Giosuè Carducci
LA KANZONO DE LEGNANO

Staras cezaro Frederik' en Como.
Kaj jen, sendit' enrajdas al Milano
tra l' Nova Pord' kun delasitaj bridoj.
"Popol' Milana" petas li pasante,
"min gvidu al Gherardo, al urbestro."
L' urbestro estis meze de la placo,
kaj la sendit', el selo kliniĝinte,
diris mallongajn vortojn kaj forspronis.
Gherardo, la urbestro signofaris,
trombonoj sonis por la parlamento.

Trombonoj sonis por la parlamento.
Nek la palaco grandpilastra estis
ankoraŭ refarita; nek tribuno,
nek tur' ekzistis, nek en turosupro
la sonoril': do inter nigraj ruboj
verdantaj de dornaĵo inter lignaj
malaltaj domoj, en la plac' mallonga,
la milananoj faris parlamenton
sub maja sun'. De l' pordoj kaj fenestroj
rigardis la virinoj kaj infanoj.

"Milana sinjorar' — l' urbestro diras, —
germanojn portas la printempo flora,
kiel kutime, Paskas la manĝuloj
en sia grot', descendos poste valon.
Tra Engadin' du ekskomunikitaj
ĉefepiskopoj gvidas la armeon.
La blonda cezarin' al sia Siro
portas fidelan koron, novajn trupojn.
Como fortulojn sekvas, Ligon rompis."
Ekkrias la popol': "Eksterm' al Como!"

"Ho milananoj, fratoj, mia gento,
ĉu vi memoras" diras nun Guissano,
"Kalendon Martan? La urbestroj pale
rajdis al Lodi, kaj kun nuda glavo
en mano ili ĵuris je l' obeo.
Tricent ni rajdis la sekvintan tagon,
kaj al piedoj liaj kise metis
niajn belegajn tridek ses standardojn.
Majstro Guitelm oferis la ŝlosilojn
de l' malsata Milano. Kaj — nenio."

"Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano,
"pri l' sesa tag'? Li volis ĉe l' piedoj
la trupojn, la popolon, la insignojn.
Tra la tri pordoj venis la loĝantoj,
l' Urbĉaro venis, batalpreta, poste
granda amaso da popol' kun krucoj
en mano. Antaŭ li nun la trombonoj
de la Urbĉaro dissonoris laste.
Antaŭ li la standardo de l' Urbĉaro
estis klinita. Li la randojn tuŝis."

"Milana sinjorar' — l' urbestro diras,
kolektis trupojn Frederik' en Como,
ĝin movas por kuniĝi kun markizo
de Monferrat' kaj la Pavianoj. Kion
vi volas, milananoj, ĉu atendi,
rigardi de la nova dig' armite,
aŭ sendi delegitojn, aŭ defii
per lanc' kaj glav' la Ruĝbarbulon kampe?"
"Per lanc' kaj glav'!" la parlamento tondras,
"per lanc' kaj glav' la Ruĝbarbulon kampe!"

Elpaŝas nun Alberto di Giussano.
Per ŝultroj alte li superas ĉiujn
kolektiĝintajn ĉirkaŭ la urbestro.
Per granda pov' de sia korp' li turas
meze de l' parlament'; li en la mano
havas la kaskon; liaj brunaj haroj
inundas larĝan kolon, vastajn ŝultrojn.
Frapas la sun' vizaĝon klaran, dignan;
de l' bukloj, de l' okuloj refajreras.
La voĉo estas kiel maja tondro.

"Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano:
"Vestitaj en la sako de la pento,
kaj kun piedoj nudaj, ŝnur' ĉe l' kolo,
ŝutinte cindron al la kap', en koto
ni ekgenuis, levis niajn brakojn,
kaj petis pri mizerikordo. Ĉiuj
sinjoroj, kavaliroj, ĉirkaŭante
lin, larmis. Li, starante rekte apud
la imperia ŝildo, nin observis
mute per sia diamant-rigardo."

"Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano,
"ke ni, hontante la sekvintan tagon,
de l' voj' rimarkis la imperiestrinon
tra l' krad' rigardi nin. Kaj tra la krado
alĵetis ni la krucojn, alkriante:
— Ho vi, imperiestrino bela, blonda!
Fidela! Pia! Glor' de niaj damoj! —
ŝi retiriĝis. Li al ni ordonis
detrui pordojn, murojn de l' du ringoj,
ke li kun batalpreta trup' trapaŝu."

"Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano,
"naŭ tagojn ni atendis. Kaj foriris
ĉefepiskop' kaj grafoj kaj juĝistoj.
Je l' deka venis la ekzil': — For, fiaj
kun la edzinoj, filoj kaj havaĵoj:
ok tagojn donas al vi l' imperiestro. —
Kaj hurle kuris ni al Sant Ambrogio,
mankroĉis nin al tomboj kaj altaroj.
For de l' preĝej', kun filoj kaj edzinoj
nin ili pelis kiel hundojn favajn."
"Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano,
"pri la dimanĉo trista de olivoj?
Ve, Pasion' de Krist' kaj de Milano!
Unu post unu ĉe l' kvar Sanktaj Korpoj
falegi vidis ni la tricent turojn
de l' bastion', kaj fine, tra la polva
ruin' aperis al ni la rompitaj,
dispecigitaj, stumpigitaj domoj:
vidiĝis en tombej' skeletoj. Sube
ardis la ostoj de mortintoj niaj."

Post ĉi parol', Alberto di Giussano
okulojn siajn kovris ambaŭmane,
kaj ploris: en la mez' de l' parlamento
li ploris kaj lamentis kiel knabo.
Kaj tiam tra la tuta parlamento
trakuris kvazaŭ sovaĝbesta hurlo.
De l' pordoj kaj fenestroj la virinoj
taŭzitaj, palaj, brakojn etendante,
okulstreĉante al la parlamento,
ekmuĝis: "Huj! Mortigu l' Ruĝbarbulon!"

"Nu jen! Do bone!", diras nun Giussano,
"mi ne plu ploros! Venos nia tago,
ho milananoj, kaj ni devas venki!
l' okulojn mi sekigas; rigardante
vin, bela sun' de Dio, jen mi ĵuras:
mortintoj niaj morgaŭ nokte havos
novaĵon dolĉan en Purgatorio:
kaj ja per mi!" Sed la popolo diras:
"Pli ĝuste per la imperianoj." Ride
la sun' subiris post la Resegone.